Monthly Archive: Junio 2016

jun 25 2016

Hejmfarita “Viagro”

Kundividi estas nur juste kaj ĝuste…

Hejmfarita “Viagro” el nur 2 konsistigaĵoj
HOW-TO-MAKE-NATURAL-VIAGRA-USING-ONLY-2-INGREDIENTS

Viagro estas povo-plena medicinaĵo speciale dizajnita por helpi pri la malbon-funkciado de la ebleco de la penisa erektiĝo dum sekskuniĝo. Tiu ĉi drogo estas uzata por funkciigo de la vira potento, en kazoj de la impotento, aŭ pli precize, por pliigi la seksuman kapablecon ĉe la viroj. Viagro funkcias tamen nur por la viroj.

En tiu ĉi artikolo mi malkaŝas al vi la recepton por fari naturan “viagron” kiun vi povas mem prepari hejme, kaj kiu bone funkcias ne nur sole por la viroj (kiel la farmakologia Viagro).

Gxi funkcias ankaŭ egale bone por la virinoj!

Krome de tio ĉi, kio estas bonega estas tio ĉi ke vi bezonos la ingrediencojn (konsistaĵojn) kiuj estas facile akireblaj kaj vi povas aĉeti ilin ĉe iu ajn manĝo-vendejo ie ajn – se vi eĉ ne kreskas ilin mem, do eble jam havas ilin en via ĉe-hejma ĝardeno.

Oni povas fari tiun receptaĵon hejme tre facile per si mem. Sed plej gravas tio ĉi, ke ambaŭ tiuj ĉi ingrediencoj fakte okazas esti per si mem tre povo plenaj afrodiziakaĵoj (seksurĝo-pliigaĵoj), pri kio ne multaj personoj fakte scias.

Bezonaj konsistaĵoj.:
1. Akvomelono.
2. Citrono.

Laŭ la spertaj fakuloj, akvomelono konsistas el multaj diferencaj nutraĵoj kies karakterizaĵoj montras altan efektivecon kiel la afrodiziakoj (seksurĝa deziro pliigaĵoj). La akvomelono abundas je la Citrulino (Citrulline) kaj la Likopeno (Lycopene).

Memoru ke vi neniel aldonu la sukeron, salton, spicaĵojn, aŭ iujn ajn aromaĵojn, ĉar ili nur reduktos la povo plenon de tiuj ĉi du kombinitaj ĉefkonsistgigaĵoj!

Preparo:
Komencu per tranĉado de la akvomelono je malgrandaj pecetoj kaj metu ilin en la suko-farilo.

Tiel vi devus ricevi ĉirkaŭ 1 litron da akvomelona suko. Estas bone scii ke ĝuste la interna, blanka parto de la akvomelono, ene de la ŝelo de la akvomelono (kiun oni normale deĵetas dum normala konsumado, kune kun la ŝelo mem) enhavas la plej altan koncentriĝon de la Citrulino en la akvomelono, do vi devus nepre transformi ankaŭ tiun ĉi parton en la sukon.

La sekva ŝtupo estas enverŝi la faritan jam sukon en la ujon kaj boligi (dekokti) ĝin dum iom da tempo, kelkajn minutojn de kiam ĝi komencis boli.

Post tio ĉi, elpremu en tiun sukon la citron-sukon el 1 citrono.

Enmiksu sukon el tiu tuta citrono tre bone en la akvomelonan sukon, ne allasante halti la boladon. Kontinuu konkokti tion, ĝis tiam, kiam plimulto da likvo forvaporos kaj la konsistaĵo de la ujo reduktiĝos ĝis je la duono.

Tiam allasu tiun ĉi miksaĵon malvarmiĝi por ĉirkaŭ unu horo. Post tio ĉi, vi devus transverŝi tiun ĉi konkoktaĵon en glasan botelon kaj teni ĝin en la fridujo.

Uzado:
La spertuloj konsilas onin uzi tiun ĉi receptaĵon post vekiĝo, je la malplena stomako, kaj antaŭ la tagmanĝo.

Dozado:
2 tablokulerojn ĝis 1/3 da taso, kio dependas de la grandeco de la korpo kaj de la a korpopezo.

Tiu ĉi hejmfarita “viagro” estas sekura por uzi kaj ekstreme povoplena rimedo por homoj de ĉiuj aĝoj, kaj de ambaŭ genroj (seksoj).

Fonto: www.healthymagazine365.com

Permanent link to this article: http://wiedy.net/vedoj/index.php/2016/06/25/hejmfarita-viagro/

jun 23 2016

Kupalnokto- Slava Festo de la Amo kaj de la Feliĉo

kupac582a (1)

22-23 de Junio: La Nokto de la Kupalo (ankaŭ nomata: Sunfino), sabato, brulnokteto, kupalnokto (depende de la regiono). Tiun ĉi unuan tagon de la somero oni celebras kiel la festo celebrata por celebri la dion Dadźbóg, (kio signifas: la Donadodio), la Dion de la Donado kaj de la Abundeco.
Tio ĉi estas en la malnova Slava tradicio tri taga (21-22-23) periodo de la dancado kaj ludado en la arbaroj kaj ĉe la riveroj kaj lagoj, saltado tra la fajro, farado kaj naĝigado sur la akvo de la florkronoj, serĉado de la Floro de la Filiko. Kuniĝado je la parojn, kaj la feliĉa tempo por koncipi infanojn.
La festo de la Kupalo (pole: Kupałki) estis poste alproprigita per la Kristanoj kiel la Nokto de la Sankta Johano, kaj reduktita ĝis nur du tagoj (22-23 de Julio)… Oni ĝenerale kredas en Slavaj Komunumoj, (eĉ ĝis la nuna tempo) ke la personoj kiuj aktive partoprenis en la ritoj kaj kutimoj de la Kupalnokto, dum tuta jaro vivos en abundeco kaj feliĉo.
En la ĝenerale Slava tradicio, tio ĉi estas la festo de la fajro kaj la akvo, sed ankaŭ la Festo de la Amo, de la fekundeco, de la suno kaj la luno. La kutimoj, moroj kaj ritoj kultataj dum la Kupalnokto per Slavoj celas certigon de la sano kaj fekunda jaro.
Dum tiu ĉi plej mallonga nokto de la jaro oni brulis la ŝtipfajrojn, ĉirkaŭ de kiuj oni dancas kun la ludanta gaja muziko. Maljunaj hejmo-mastrinoj enĵetas en la fajron diversajn herbojn, por certigi al si la fekundecon de la kampoj kaj de sia sino. Laŭ la Slavaj kredoj, saltado tra la fajro kaj dancado ĉirkaŭ de la fajro purigas, kaj ŝirmas kontraŭ la malamikaj malbondezirantoj kaj kontraŭ la malsanoj.

Permanent link to this article: http://wiedy.net/vedoj/index.php/2016/06/23/41/