«

»

jun 23 2016

Print this Afiŝo

Kupalnokto- Slava Festo de la Amo kaj de la Feliĉo

kupac582a (1)

22-23 de Junio: La Nokto de la Kupalo (ankaŭ nomata: Sunfino), sabato, brulnokteto, kupalnokto (depende de la regiono). Tiun ĉi unuan tagon de la somero oni celebras kiel la festo celebrata por celebri la dion Dadźbóg, (kio signifas: la Donadodio), la Dion de la Donado kaj de la Abundeco.
Tio ĉi estas en la malnova Slava tradicio tri taga (21-22-23) periodo de la dancado kaj ludado en la arbaroj kaj ĉe la riveroj kaj lagoj, saltado tra la fajro, farado kaj naĝigado sur la akvo de la florkronoj, serĉado de la Floro de la Filiko. Kuniĝado je la parojn, kaj la feliĉa tempo por koncipi infanojn.
La festo de la Kupalo (pole: Kupałki) estis poste alproprigita per la Kristanoj kiel la Nokto de la Sankta Johano, kaj reduktita ĝis nur du tagoj (22-23 de Julio)… Oni ĝenerale kredas en Slavaj Komunumoj, (eĉ ĝis la nuna tempo) ke la personoj kiuj aktive partoprenis en la ritoj kaj kutimoj de la Kupalnokto, dum tuta jaro vivos en abundeco kaj feliĉo.
En la ĝenerale Slava tradicio, tio ĉi estas la festo de la fajro kaj la akvo, sed ankaŭ la Festo de la Amo, de la fekundeco, de la suno kaj la luno. La kutimoj, moroj kaj ritoj kultataj dum la Kupalnokto per Slavoj celas certigon de la sano kaj fekunda jaro.
Dum tiu ĉi plej mallonga nokto de la jaro oni brulis la ŝtipfajrojn, ĉirkaŭ de kiuj oni dancas kun la ludanta gaja muziko. Maljunaj hejmo-mastrinoj enĵetas en la fajron diversajn herbojn, por certigi al si la fekundecon de la kampoj kaj de sia sino. Laŭ la Slavaj kredoj, saltado tra la fajro kaj dancado ĉirkaŭ de la fajro purigas, kaj ŝirmas kontraŭ la malamikaj malbondezirantoj kaj kontraŭ la malsanoj.

Permanent link to this article: http://wiedy.net/vedoj/index.php/2016/06/23/41/