Print this Paĝo

Pri ni

Tiu ĉi retejo ne estas io kion multaj el inter la esperantistoj atendus vidi. Sed tiuj ĉi kiuj konsideras sin mem estila uzantoj de la Internacia Lingvo, de Dro. Esperanto certe bonvenigos ĝin.

Mi ne intencas ripeti ĉi tie iun ajn propagandon kaj misinformajn praktikojn de aliaj esperantistaj Interretaj paĝoj, vitrinoj kaj portaloj, nur respegulantajn la antaŭajn presitajn cerbolavadojn.  Mia celo estas uzi la lingvon precize por tiuj celoj por kiuj ĉiu lingvo normale servas siajn uzantojn, kaj tio ĉi estas ĉiam celoj praktikaj.

Tiu cele mi jam delonge publikigas blogon La Praktiko, ĉe la adreso: http://lapraktiko.blogspot.com/ Mi do varme invitas ĉiujn kiuj ĝin ankoraŭ ne vidis por viziti ĝin kaj se eble sciigi min en la komentaroj pri siaj impresoj.

Ĉi tiu vitrino estas parto de la trilingva portalo Vedas – Universal Life Leago. Tie vi ne trovos multe, krom nur la konektiloj al tri lingvo-versioj de la portalo Universala Vivo Ligo. Ĉiuj apartaj lingvo-versioj formas per si apartajn vitrinojn en la lingvoj: Angla, Pola, kaj la Internacia Lingvo. Pluraj artikoloj estas tradukitaj en ĉiuj tri lingvoj, sed ne ĉiuj. Mi redaktas ĝin kiel la portalo Slava, pri Slavaj aferoj kaj la vivo, sed en la Internacia Lingvo.

Ĝi havas parte esoteran signifon, do pri la spiritaj valoroj, sed ĝi estas ĉefe praktika eldonaĵo pri ĉio kio estas praktika en la vivo de ĉia persono. Interalie mi pritraktas la aferojn de la alternativaj energifontoj, ties fontoj kaj manieroj ekspluati, kaj la alternativa sanprotekto, k similaj.

Se iu tamen atendus trovi ĉi tie iujn ajn temojn koncerne de la t.n. Nova Mondo-Ordo. kaj iujn ajn “Politikajn Korektecojn”, tiu prefereble trovu alian lokon. Mi persone malamegas tion absolute, furioze kaj senkompromiseable, kaj mi absolute ne intencas toleri iun ajn ties propagandon…

Ĝis nun tiu ĉi laboro pri tenado de ĉi tiu portalo kaj tri divers-lingvaj versioj de ĝi tamen iĝas jam tro granda laboro por mi , ĉar ĉiujn teknikajn priservojn, kaj ankaŭ la la verkadon, mi devis fari sola, kaj nur per si mem. Tio ĉi kontinuas ĝis nun. Mi do certe tre aprecus la helpon en iu ajn formo, se iu el inter la afablaj vizitantoj, kaj membroj, volus tion fari por bono de ni ĉiuj…

Admin

Permanent link to this article: http://wiedy.net/vedoj/index.php/pri-ni/